2009/03/24

Ruĝa drako.



Ruĝa drako serĉante kion manĝi, trovios kion ŝajnas kiel kaptoton, sed ĝi estas gardita de blanka magio. La koro de la drako estas eksterigita de ĝia korpo. Ventoj el ĉiuj flankoj de la mondo, huraganiĝas, malfermante prodon ebligante la eniron de verda estaĵo, volonte doni vivon. El la rompigita koro, bambuo kreskiĝas, kaj post 9 jaroj, ruĝa drako revivas.

Farita kun ludopecoj de Maĝango

2009/03/19

Anstataŭ Metroo


Carril Exclusivo
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Multaj urboj (almenaŭ en latinameriko) uzas ian aŭtobuson kiu havas ekskluzivan koridoron .. kial?

La ĉefa kialo estas mono. malmultekosta metroo kostas pli ol po €40.000.000 kilometre.. tio, por malriĉaj landoj , estas multe...

Tia ĉi aŭtobuso en Meksikurbo estas nomata "Metrobus", tial ke sia vojo estas (pli-malpli) sendependa de la trafiko de aŭtoj en la sama strato.

La oficiala nomo de tiaj busoj estas "Rapid-Voja Aŭtobuso", kaj laŭ vikipedio estas en tiuj ĉi urboj.

En Meksikurbo ĝi havas nun 3 jaroj, kaj 2 linioj kun 81 statcidomoj... (jen mapo kaj pli fotoj)

Ĝi postulas aĉetadon de kardon (bedaŭrinde malsama ol metroo) kaj ĉiu vojaĝo kostas € 0,25 (doubla ol metroo!)

2009/03/06

Revolucia Monumento


unu trione
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Meksikurbe estas la monumento por rememori la Meksika Revolucio.

Je 1910, post 30 jaroj de la sama prezidento (kiu estas, verdire, ekstrem-dekstrulo) laboristoj kaj kampistoj (almenaŭ tio diras oficiala historio) batalis por remeti demokracion en Meksiko kaj gajnon de plej bonaj labor-kondiĉoj.

Iomete antaŭ la ekbatalo la tiama multjara prezidento, Profirio Diaz, ekkonstruis novan kongresejon... la batalo alvenis, kaj la kosntruado ĉesis... jaroj poste la meza parto de la ekkontruaĵo estis kondiĉigita al rememoriga monumento, pri la revolucio, kiu venkis la prezidanton.

Sub tiu monumento estas (nun) la muzeo (ankaŭ) pri la revolucio....

Jen pli fotoj: miaj kaj de aliaj