2009/04/29

porkogripo


tourist @ mexico city
Cargado originalmente por el otro jubilo
kompreneble mi ne estas nek kuracisto, nek spertulo, do mi ne parolso pri 'teĥnikaj' aferoj

Mi loĝas ĉe la centro de la nova malsano: la porkogripo (bonvolu ne nomi ĝin meksika gripo!)... dum la lasta semajno (ekde la vendredo 24a de aprilo de 2009) la ĉiutaga vivo estas ŝanĝata..

Krom mia laboro kiel meĥanika inĝeniero, mi instruas en universitato.

la unua aĵo kin mi aŭdis pri la nova grupo estis ke tiu vendredo oni ĉesi ĉian istruado, ekde bazlernejoj ĝis universitato, en Meksikurbo.

Dimanĉe (mi estas tre ŝatanto de kino) oni fermigis la kinejojn kaj muzeojn, oni plidaŭrigis la ĉesadon de instruado.... kaj marde (hieraŭ) oni petis al restoracioj nur vendi manĝaĵoj por preni (kaj ne por manĝi tie)...

kelkaj amikoj laboras nun el sia hejmo...

sed hodiaŭ la Monda Asocio pri Sano (OMS/WHO) diris ke nur 7 malsanulojn en meksiko mortigis la nova malsano...

ĉu paroli pri fermado de landlimoj estas ĝusta? ĉu ĉesi labori? ĉu...?

2009/04/23

orelo kun orelringo


Luna Lunera
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Mi ne scias se en la tuta mondo estis videbla tiel.. sed en meksikurbo, hieraŭ, la 22a de aprilo de 2009, la preskaŭ nula luno apreis tre proksime al.... ho.. mi ne scias se estas jupitero aŭ venuso...

Tiu ĉi foto estis fotita je la 6:30 matene (meksikurba tempo), tio estas 11.30 UKT...

ĉu en via urbo estis videbla?

2009/04/13

Trafikcirklo


Due South
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Trafikcirkloj [es: glorietas, en: roundabouts] mankas al Meksikurbo.

Foto montras loko kie antaŭ 30 jaroj estis trafikcirklo, en la kruco de 3 gravaj stratoj en Meksikurbo. Nun, estas nur semaforo, kiu kompreneble haltigas la aŭtoj...

mi demandas al mi mem kial en Meksikurbo ne plu estas trafikcirkoj en gravaj lokoj?

La unua respondo kiu alvenas al mia menso, estas ke ni, meksikurbanoj, ĉefe kiam en aŭto, ne respektas la kunstratanoj, do alveni al trafikcirklo, nerespektante la aliajn, estos vera katastrofo...

sed kio alevnas unue? respekto aŭ trafikcirkloj? eble ni ne respektas tial ke ni ne bezonas respekti....

dum keklaj monatoj mi loĝis en alia urbo (en Meksiko ankaŭ).. tie estis cirkloj... kaj bone funkciis.... kial ne en Meksikurbo?

2009/04/03

Printempa Nokto


Bello Bellas Artes
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Ekde antaŭ 6 jaroj, la estraro de Meksikurbo, okazigas sur-stratan festivalon, je la malantaŭa sabato al la komenco de la printempo, nomigita "Printempa Nokto"

Dum la festivalo kelkaj stratoj d ela urbo centro estas fermitaj al aŭtoj, kaj muzikistoj, teatristoj, dancistoj spektigas marŝantojn.

Neniel rilatal al printempo, krom la dato, sed estas bonega ebleco por ĝui la urbon malsame, piede, arte, nokte, kiel kutime oni ne faras tion...

Jen fotoj miaj kaj de aliaj