2008/09/18

Meksika datreveno!



Septembro estas nomigita "monato de la patrujo" meksike...

Je la 5a matene, de la 16a de septembro de 1810, la astro Miguel Hidalgo y Costilla [migel idalgo i kostiĵa] sonorigis la sonorilon de la preĝejo de Dolores por peti la popolo militi kontraŭ la hispana reĝo, kaj sendependigi Meksikon (tiam "La Nova Hispanio")...

La vero, mi ne certas ke tiel okazis... sed certe Meksiko militis Hispanion por sendependiĝi... kial tiam? Francio militis kontraŭ Hispanio, do la momento estis bona...

Je 1810, festante la 100an datrevenon de tiu milita komenco, la tiama prezidanto Porfitio Diaz, kies naskiĝtago estis la 15a de septembro, decidis festi la datrevenon je la nokto de la 15a (anstataŭ je la mateno de la 16a)...

Ekde tiam, oni kutime kunvenas je la ĉefplaco de la urb(et)o kie oni loĝas por aŭskulti la urbestro/provincestro/prezidento eliri la registrejo (kutime je la 2a aŭ 3a etaĝo) por diri, kion supuzeble diris Hidialgo..

"Longan vivon al herooj kiuj patrujigis nin"
"Longan vivon al _______" (nomon de heroo)
"Longan vivon al Meksiko"

Sonorigante sonorilon.. kaj movante flagon....

Ni, Meksikanoj, nomas tian feston "el grito" ..(la kriaĵo).. tial ke la estro kutime.. krias...

No hay comentarios:

Publicar un comentario