2009/01/08

Orientaj Saĝuloj


ojiazul
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Same kiel en multaj landoj, meksike (kaj kompreneble meksikurbe) kutime la Tri Orientaj Saĝuloj (aŭ Reĝoj, aŭ Moŝtoj) vizitas la urbon, donacante ludilojn al la infanoj...

Tial ke Meksiko estas plejmulte (80%) katolika lando, kutimoj estas katolikaj...

Rememorante la biblio, kies teksto rakontas donacaĵojn donitaj a Jesuo, meksikaj infanoj faras petoliston, kaj sendas ĝin ĉielen per palono.. aŭ lasas en ŝuo por esti prenita per magio de la saĝuloj...

Bedaŭrinde, tiu dato (la 6a de janŭaro) ankaŭ signifas la finon de la ferioj.....

bonvenon al 2009!

No hay comentarios:

Publicar un comentario