2009/04/29

porkogripo


tourist @ mexico city
Cargado originalmente por el otro jubilo
kompreneble mi ne estas nek kuracisto, nek spertulo, do mi ne parolso pri 'teĥnikaj' aferoj

Mi loĝas ĉe la centro de la nova malsano: la porkogripo (bonvolu ne nomi ĝin meksika gripo!)... dum la lasta semajno (ekde la vendredo 24a de aprilo de 2009) la ĉiutaga vivo estas ŝanĝata..

Krom mia laboro kiel meĥanika inĝeniero, mi instruas en universitato.

la unua aĵo kin mi aŭdis pri la nova grupo estis ke tiu vendredo oni ĉesi ĉian istruado, ekde bazlernejoj ĝis universitato, en Meksikurbo.

Dimanĉe (mi estas tre ŝatanto de kino) oni fermigis la kinejojn kaj muzeojn, oni plidaŭrigis la ĉesadon de instruado.... kaj marde (hieraŭ) oni petis al restoracioj nur vendi manĝaĵoj por preni (kaj ne por manĝi tie)...

kelkaj amikoj laboras nun el sia hejmo...

sed hodiaŭ la Monda Asocio pri Sano (OMS/WHO) diris ke nur 7 malsanulojn en meksiko mortigis la nova malsano...

ĉu paroli pri fermado de landlimoj estas ĝusta? ĉu ĉesi labori? ĉu...?

5 comentarios:

  1. Estas interese legi pri viaj spertoj nuntempe en Meksikurbo.

    En Kimrio estas nun 3 suspektitaj kazoj de tiu 'nova gripo'. (Ĉe la radio hodiaŭ estis porko-bredanto kiu petis ke ni ankaŭ ne nomu ĝin porkogripo!)

    Por la momento neniu faras gravajn ŝanĝojn en la vivo. Ni baldaŭ, laŭdire, ricevos foliojn tra la pordoj kun konsiloj. Oni diras ke eble baldaŭ ni devos ankaŭ labori ĉehemje.

    ResponderEliminar
  2. Mi bone komprenas vin sed ĉu ni ne devus pritrakti la ĝermon de tiu malsano ?

    Se 10 personoj malsaniĝas kaj transdonas la malsanon al 10 aliaj personoj kiuj siavice transdonas la malsanon al dek aliaj ktp. Ni rapidege ĉiuj estos malsana... ĉu ne ?

    Mi do esperas ke tiu ia-ajn-nomata gripo ne diskontaĝiĝos tra la tuta mondo...

    Bone fartu kaj paciencu...

    Plej amike,

    Axel

    ResponderEliminar
  3. Porkogripo? Mi skribis en mia blogo, porka gripo. Nu, iuj protestas la nomon "porka gripo" pro tio, ke la gripo estas kunmeto de porkaj, birdaj kaj homaj mutaciaĵoj. Oni proponas, ke oni uzu la vortigon "meksikia gripo" pro tio, ke ĝi venis el tie (supozeble aliaj antaŭaj gripoj sekvas similajn nomadojn). "Nova gripo" konsentindos ĝis nova gripo venos kaj tiutempe la porka gripo ne plu estos la plej nova gripo.

    ResponderEliminar
  4. Mi ja scias ke la nova malsano estas zorgiga, sed ŝajnas al mi ke kelkaj reagoj estas troaj. Diable, neniu surportas maskojn kiam venas la normala gripo, kiu mortigas multe pli da homoj.

    La taksado de riskoj en nia socio, regata de amaskomunikiloj, estas profunde erariga. Jen oni ne volas krei alarmon, jen oni prenas ekstremajn solvojn. La politikistoj havas en tiaj kazoj ĉion por perdi. Kion ajn ili faru, oni ĉiam kritikos ilin. Kaj se ili havas malvarman sangon, eĉ pli.

    ResponderEliminar
  5. Eriketo, ĉe meksikurbo ni jam re-labroas ĉe la oficejoj.. :) kaj ĉe vi?

    axel, jes.. ja.. zorgu pri tio.. sed ne al ia nivelo kiel fermi landlimojn!

    zooplah, sed nomigante ĝin 'meksika' povas okazigi diskriminacio kontraŭ ni....

    tonyo, mi tute kunsentas vin!

    ResponderEliminar