2009/05/11

Meksik(i)o


en el astil
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
En mia lasta blogero Keith (Zooplah) demandis minkial mi uzas la formon Meksiko/Meksikurbo, anstataŭ la zamenhofan Meksikio/Meksiko (por la lando kaj la ĉefurbo)

La unua parto de la respondo estas ke la Akademio je 1974 (tio estas unu jaro antaŭ el mia naskiĝo :-P) oficialiĝis la duan formon: Meksiko/Meksikurbo kontraŭ la proponita de Zamenhoff je 1911

La kialo? estas plej simila a la internacia formo. Mi.. mi ne certas se estas vera kialo aŭ ne... sed mi ja havas opinion pri tio.

Mi opinias ke la loĝanto de iu lando debas senti sin identigita per la nomo en esperanto de sia lando.. tiel Hindujo ŝanĝis al Barato...

Verdire mi persone preferus Meĥiko (plej simila al meksika/hispana elparolo de la landnomo), sed Meksiko sufiâs al mi.

En preskaŭ ĉiu lingvo, la nomo de mia urbo estas la nomo de mia lando, plus la vorto por urbo... vidu ĉe Vikipedio

Kaj, kiel kurioza datumo, la nomo de la lando/urbo signifas an nahŭa/azteka lingvo, sub la umbiliko de la luno... :-P

3 comentarios:

  1. Este comentario ha sido eliminado por el autor.

    ResponderEliminar
  2. Mi skribis blogeron pri miaj opinioj pri la akademia landnoma nomenklaturo post mia malkovrado, ke Meksiko kiel landnomo estas akademia. Mi kredis, ke la plejparto da loĝantoj preferus la formon Meĥiko (kaj akcento ĉe la unua silabo). Mi opinias ĝin stranga, ke Meksikio => Meksiko sukcesis, sed Egiptujo => Egipto kaj Koreujo => Koreo malsukcesis.

    ResponderEliminar
  3. Verdire, la nomo de la landoj, estas kion la homoj uzas, ekzemple: Usono. Ne temas pri nativa nomo, nek angla nomo, nek internacia nomo, nek tradukita nomo..

    ResponderEliminar