2009/01/30

Meksikurbaj Sezonoj


red heart
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Tial ke Meksikurbo ne estas tiom norda, (nur 20° norde, Novjorko: 40°, Londono 43°) la sezonoj estas multi malpli malsamaj... fakte oni povas pensi que ni havas nur du...

Seka kaj Malseka..

Vintro, kaj parto de aŭtomo kaj printempo) estas ne tiom malvarma (neniam malpli ol 0°C), kaj tute seka. La urbanoj ĝuas klarajn bluajn tagojn, kutime 20°C tagmeze kaj sennuban ĉielon.

Somere (kaj parto de printempo kaj aŭtomo), preskaŭ ĉiutage pluvas vespere, certe varmas (inter 20°C kaj 35°C) tagmeze.. kaj la ĉielo ne bluas...La urb sufiĉe bone funkcias, sed estas tue malpli agrabla ol vintro...

Samkiale (la ne tiom nordeco de la urbo), la lumo dum la tago ne ŝanĝas multe (sunsubiro je la 18a vintre, je la 20a somere)... do se mi esos vi, mi vizitus la urbon vintre

2009/01/22

Ĉina Jaro


Rosa Mexicano
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Kiel en multaj urboj, meksikurbe ono festas la komencon de la nova ĉina jaro...

La ĉina najbaraĵo en meksikurbo estas tre malgranda, ne pli granda ol unu bloko, sed la ĉindevenaj loĝantoj estas multe pli (nur, ne loĝas apude kiel en aliaj urbegoj)

Do, festo por ricevi la novan jaron (ĉi jare, la jaro de la gruntbovo) okazos sabate kaj dimanĉe en la plej bela strato de meksikurbo: Avenida de la Reforma. Pri kiu mi parolos pli sekavntfoje

2009/01/08

Orientaj Saĝuloj


ojiazul
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Same kiel en multaj landoj, meksike (kaj kompreneble meksikurbe) kutime la Tri Orientaj Saĝuloj (aŭ Reĝoj, aŭ Moŝtoj) vizitas la urbon, donacante ludilojn al la infanoj...

Tial ke Meksiko estas plejmulte (80%) katolika lando, kutimoj estas katolikaj...

Rememorante la biblio, kies teksto rakontas donacaĵojn donitaj a Jesuo, meksikaj infanoj faras petoliston, kaj sendas ĝin ĉielen per palono.. aŭ lasas en ŝuo por esti prenita per magio de la saĝuloj...

Bedaŭrinde, tiu dato (la 6a de janŭaro) ankaŭ signifas la finon de la ferioj.....

bonvenon al 2009!