2009/05/29

Horaĵoj de Muzeoj


Abrumada
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Meksikurbo havas multegajn muzeojn, pri arto, pri historio, pri popola kulturo...

Plej multo el ili fermas lunde, do se vi planas viziti niajn muzeojn, certigu ke via plano evitu lundojn....

Jen listeto de plej gravaj:

Museo Nacional de las Culturas
Nacia Muzeo pri Kulturoj - Internaciaj Kulturoj - Arto/Historio
Ma ĝ Di


Museo de la Ciudad de México
Muzeo de Meksikurbo - Pri la urbo - Arto/Historio
Ma ĝ Di - 10h ĝ 18h

Museo Nacional de Arte
Nacia Muzeo pri Arto - Nacia Arto - Arto
Ma ĝ Di - 10.30h ĝ 17.30h

Museo de Artes Plásticas
Muzeo pri Plastikaj Artoj - Nacia Arto - Arto
Ma ĝ Di - 10h ĝ 18h

Museo Nacional de Historia
Nacia Muzeo pri Historio - Meksiko - Historio
Ma ĝ Di - 9h ĝ 16h

Museo Nacional de Antropología
Nacia Muzeo pri Antropologio - Pre-hispanaj Kulturoj - Historio/arto
Ma ĝ Di - 9h ĝ 19h

Museo de Arte Moderno
Muzeo pri Moderna Arto - Internacia - Arto
Ma ĝ Di - 10h ĝ 18h

Museo Rufino Tamayo
Muzeo Rufino Tamaĵo - Internacia - Arto
Ma ĝ Di - 10h ĝ 18h

Museo del Templo Mayor
Muzeo de la Ĉefa Templo - Nacia - Historio
Ma ĝ Di - 9h ĝ 17h

Museo Franz Mayer
Muzeo Franz Maĵer - Nacia Historiaj Artaĵoj - Historia/Arto
Ma ĝ Di - 10h ĝ 17h / Me - 10h ĝ 19h

Museo Frida Kahlo
Muzeo Frida Kahlo - pri la pentristino - Arto
Ma ĝ Di - 10h ĝ 17:45h

2009/05/16

Vizitinda Loko 4: Katedralo


Catedral (Digital)
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Estas unu el la du plej gravaj preĝejoj en Meksiko, tiu ĉi kaj la Guadalupe Virgulino Preĝejo...

La konstruado de la katedrado ekis ĉirkaŭ 1530, tio estas malpli ol 50 jaroj post la "malkovro" de Ameriko...

Kiel vi eble scias, Meksikurbo estas konstruita sur lako (legu plu tie ĉi) sekigita iom pos iom.. tial la grundo estas malbonkvalita...

Antaŭ cirkaŭ 20 jaroj la katedralo preskaŭ faliĝis, tial ke ĝi estas tiompeza, kaj la grundo tiom malbola. Inĝenieroj metis fortan manfaritan grundon sub la katedralo, kaj savis ĝin....

Krom, la katedralo estas sur la ĉefplaco de la urbo (kaj de la lando), kune al la prezidenta palaco, kaj la urbestra palaco..

Vizitu ĝin! (pli da fotoj)

2009/05/11

Meksik(i)o


en el astil
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
En mia lasta blogero Keith (Zooplah) demandis minkial mi uzas la formon Meksiko/Meksikurbo, anstataŭ la zamenhofan Meksikio/Meksiko (por la lando kaj la ĉefurbo)

La unua parto de la respondo estas ke la Akademio je 1974 (tio estas unu jaro antaŭ el mia naskiĝo :-P) oficialiĝis la duan formon: Meksiko/Meksikurbo kontraŭ la proponita de Zamenhoff je 1911

La kialo? estas plej simila a la internacia formo. Mi.. mi ne certas se estas vera kialo aŭ ne... sed mi ja havas opinion pri tio.

Mi opinias ke la loĝanto de iu lando debas senti sin identigita per la nomo en esperanto de sia lando.. tiel Hindujo ŝanĝis al Barato...

Verdire mi persone preferus Meĥiko (plej simila al meksika/hispana elparolo de la landnomo), sed Meksiko sufiâs al mi.

En preskaŭ ĉiu lingvo, la nomo de mia urbo estas la nomo de mia lando, plus la vorto por urbo... vidu ĉe Vikipedio

Kaj, kiel kurioza datumo, la nomo de la lando/urbo signifas an nahŭa/azteka lingvo, sub la umbiliko de la luno... :-P

2009/05/06

La fino de la 'pandemio'


tourist @ mexico city
Cargado originalmente por el otro jubilo
Laŭ ReVo:

pandemi/o:
Mondmalsano; epidemio, kiu vastiĝas al tuta terparto aŭ al la mondo

Meksikurbe, la ĉiutaga vivo normaliĝas iomete post iomete... post 5 tagoj sen laboro, mi jam labroas, kaj morgaŭ mi re-instruos...

Kion mi diros, estas nur mia opinio, ne bazita sur ion, krom mia (kaj nur mia) legado de la okazaĵoj...


Okazis (laŭ mi):

  • Malmultaj gehomoj malsaniĝis per la nova viruso
  • Oni identigis la viruson kiel nova
  • Oni misintegis aliajn malsanulojn pri normala gripo kaj neumonio kiel malsanoj pri la nova gripo
  • meksika registraro sentis danĝeron kaj agadis
  • aliaj landoj sciis pri la malĝustaj nombroj da malsanuloj kaj mortintoj
  • klariĝis la afero, pri la evra kialoj de la mortintoj kaj nombro da amlsanuloj
  • meksika registraro decidis ke estis malfrue por klarigi la afron, kaj ĝi ŝajnos kiel mensonganto.. do daŭrigis
  • post kelkaj tago, la ŝtato pretigis nin por la bona novaĵon: la gripo epidemio estas malkreskante
  • ene de la lando, mekska ŝtato esta snun oportuna kaj utila
  • ekstere de la lando, meksiko perdos turisman vojaĝadon

do.. estas nur gripo