2008/09/02

Jen mi



Post preskaŭ du jaroj de blogisto, mi ekos esperantan blogon, ĉefe pri kiel oni loĝas ĉe mia naskiĝurbon, Mekikurbo.

Iomete pri mi... mi estas Alejandro MEJIA [Aleĥandro MEĤIA], mi naskiĝis je la 1a de novembro de 1975, ĉi tie, Meksikurbo. Krom 4 aŭ 5 monatoj (dum kiuj mi loĝis proksime al Cancun [kankun]) mi ĉiam loĝis Meksikurbe.

Mi studis meĥanikan inĝenieradon, kaj mi labroas kaj instruas pri tri-dimensiona perkoputila meĥanika desegnado.

Mi esperantiĝis je 2000, preskaŭ ŝance... (en alia blogero mi rakontos pri tio), kaj estas/estis membro de la MEF, meksika federacio, kaj d ela UEA.

do.. dankon!

2 comentarios: