2008/09/29

Nia flughaveno

Meksikurbo estas unu el la plej granda urboj en la mondo.. eble eĉ la plej granda ... en la urbo kaj la ĉirkaŭurboj loĝas pli-malpli 20 milionoj... la flughaveno estas uzata ĉiujaro pro 25 milinoj da flugantoj...

eĉ tio, kaj malsame al aliaj urbegoj, meksikurbo havas nur unu flughavenon.. kaj ĝis antaŭ du jaroj, la flughaveno havis nur unu stacidomon...

Kompreneble estas plej gravaj flughavenos (ekzemple Chicago, Tokio, Paris, London) sed certe meksikurba flughaveno estas amasa..

Bonŝance ni havas metroan stacion proksime... malbonŝance la flughaveno estas tute ĉirkaŭigata de la urbo...

Nun, kun du stacidomoj funkcias plejbone....

Espereble ni renkontros iam tie!

2008/09/23

Mekskurbo kaj la tertremoj



Meksikurbo estis, laŭ la legendo, kie la aztekoj trovis aglon, manĝante serpenton, starante sur kato....

La la legendo, la aztekoj trovis tion en isleto de la lako de Teŝkoko... Ili ekkonstruis la urbo en tiu insuleto... poste la popolo kreskiĝis kaj la insuleto malsufiĉis.... kion fari?

Ili inventis Ĉinanpojn. Ĉinampo estas manfarita insulo, tial ke la lako ne estis tiom profunda, ili metis bastonojn kiuj restis sur la rocko, kaj sufiĉaj altaj por atingi la surfaco de la lako, tie, en la supraj partoj de bastonoj, ili faris ajn surfacan reton, kaj metis teron .. do ĉinanmpo estas flotanta manfarita insulo. (jen bildo)

La urbo kreskiĝis, kaj ne nur nutraĵoj estis sur ĉinampoj, ser poste ankaŭ domojn, ktp...

Kiam la hispanoj alvenis amerikon, ili detruis aztekan urbon, kaj konstruis super ĝi la novan urbon...

Nun la tero sub la urbo ne estas vera roko, sed ia koto....

Do, kiam la tero tremas sub meksikurbo, la malbona kvalito de la tero, pligrandigas la rezulton de la tertremo, tiel, je 1985, la centro de la terura tertremo je la 19a de septembro estis pli proksima al Akapulco (sur la suda marbordo de Meksiko) sed kiam la ondojn alvenis meksikurbon, la koto pligrandigas la efekton, tiel la ĉiumaniere grandega tertremo, pligrandigis...

Bonŝance tertremoj okazas nur malofte...

Pli en la vikipedio, miltulingve

La foto? En Soĉimilko, sude de Meksikurbo kie oni ankoraŭ havas ĉinanmpojn.

2008/09/18

Meksika datreveno!



Septembro estas nomigita "monato de la patrujo" meksike...

Je la 5a matene, de la 16a de septembro de 1810, la astro Miguel Hidalgo y Costilla [migel idalgo i kostiĵa] sonorigis la sonorilon de la preĝejo de Dolores por peti la popolo militi kontraŭ la hispana reĝo, kaj sendependigi Meksikon (tiam "La Nova Hispanio")...

La vero, mi ne certas ke tiel okazis... sed certe Meksiko militis Hispanion por sendependiĝi... kial tiam? Francio militis kontraŭ Hispanio, do la momento estis bona...

Je 1810, festante la 100an datrevenon de tiu milita komenco, la tiama prezidanto Porfitio Diaz, kies naskiĝtago estis la 15a de septembro, decidis festi la datrevenon je la nokto de la 15a (anstataŭ je la mateno de la 16a)...

Ekde tiam, oni kutime kunvenas je la ĉefplaco de la urb(et)o kie oni loĝas por aŭskulti la urbestro/provincestro/prezidento eliri la registrejo (kutime je la 2a aŭ 3a etaĝo) por diri, kion supuzeble diris Hidialgo..

"Longan vivon al herooj kiuj patrujigis nin"
"Longan vivon al _______" (nomon de heroo)
"Longan vivon al Meksiko"

Sonorigante sonorilon.. kaj movante flagon....

Ni, Meksikanoj, nomas tian feston "el grito" ..(la kriaĵo).. tial ke la estro kutime.. krias...

2008/09/11

Meksikurba Metroo



Meksikurba metroo ekis je 1969, tio estas antaŭ rpeskaŭ 40 jaroj

Nune kostas 2 meksikajn pesojn (tio estas, pli mapli 0.20 usonaj dolaroj, 0.13 euroj) do estas unu el la plej malmultekostaj en la mondo.. eble la plej

Estas la 9a plej longa, kun iomete pli ol 200 km, kaj 175 stacidomoj.

El Lundo al Vendredo labroas ekde la 5a, sabate ekde la 6a, kaj dimanĉe ekde la 7a, ĉiutage ĝis la 24a

Oni pagas bileton laŭ vojaĝo, negravante la longecon. Ne ekziastas speciala preco pro oftaj uzantoj (jam estas multekosta!) uno povas uzi paperan bileton aŭ magenitkan kardon.

Ĝi havas 11 liniojn: 1 ĝis 9, A kaj B. La sistemopermesas la uzadon al ne-legantoj, tial ke ĉiuj stacio havas bildon, permesante scii kie oni estas eĉ sen legokapablo. Ĉiu linio havas malsan koloron.

Ĝi havas preskaŭ 1,500,000,000 da uzantoj jare, tio estas, 4 milionoj da uzantoj ĉiutage.

Mapo

2008/09/09

kiam la dekstruloj marŝis surstrate

Meksiko.. lando kiu laŭ multa Kolombio-iĝas.. parolante pri la malsekureco el la drogtrafiko.

Kompreneble estante tiom proksika al Usono, kaj kun tia granda landlimo, Meksiko estas perfekta por enigi drogon al Usono.

La nuna prezidento, Felipe CALDERÓN [Felipe Kalderon] provas malaltigi la kvanton da drogo kiu trairas Meksiko... pro tio estas ofta ke oni aŭskultas aŭvidas novaĵojn pri mortigitoj.

Krom tio, kaj laŭ mi, same kiel aliaj malriĉaj landoj, Meksiko havas grandan diferencon inter riĉuloj kaj malriĉuloj.

Riĉuloj povas gajni 1000-ope kion gajnas malriĉulo, eĉ laborante por la sama firmao. Tio ĉi lasas ke en la sama lando, eĉ en la sama urbo, eĉ en la sama parto de la urbo, iu riĉulo gajnas sufiĉe por vivi kiel eŭropa riĉulo, havante multajn aŭtojn, en granda domo, ktp ktp, kaj ,alriĉulo, kui loĝas nur 3 aŭ 4 stratoj for, vivas kun nur 2 aŭ 3 euroj po tage.

Tio ĉi faciligas, ekzemple ke krimuloj homforkaptis riĉulojn, petante pli monon ol kion la plejmulto de la lando nenaim en sia vivo gajnus.

Post la homforkapto de iu filo de fama sportaĵ-vendisto, la riĉuloj d ela lando marŝis sur strate, kiel eŭropaj junuloj, aŭ lantinamerikaj laboristoj, petante "pli sekureco"

Ĉio sonas bone, tamen mankis ion. Ili ne petis al prezidenton fari ion, ili nur petis.. kriante al ĉielo.. ne demandte al iu speciale, ne petante al iu estrarano, aŭ nek pensante en voĉdoni pro alia partio...

Do, (eble) justa krio, kriata al neniu, estas neaŭdata.

2008/09/02

Jen mi



Post preskaŭ du jaroj de blogisto, mi ekos esperantan blogon, ĉefe pri kiel oni loĝas ĉe mia naskiĝurbon, Mekikurbo.

Iomete pri mi... mi estas Alejandro MEJIA [Aleĥandro MEĤIA], mi naskiĝis je la 1a de novembro de 1975, ĉi tie, Meksikurbo. Krom 4 aŭ 5 monatoj (dum kiuj mi loĝis proksime al Cancun [kankun]) mi ĉiam loĝis Meksikurbe.

Mi studis meĥanikan inĝenieradon, kaj mi labroas kaj instruas pri tri-dimensiona perkoputila meĥanika desegnado.

Mi esperantiĝis je 2000, preskaŭ ŝance... (en alia blogero mi rakontos pri tio), kaj estas/estis membro de la MEF, meksika federacio, kaj d ela UEA.

do.. dankon!