2009/11/10

Tago de la mortintoj


dia de muertos
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Antaŭ unu semajno, ĉe Meksiko, oni festis la tago de la mortintoj, ĝi estas festista la sama tago ol la katolika "tago de la kredemaj mortintoj", sed meksike ĝi estas miksita kun antaŭ hispanaj kutimoj...

Aztekoj kredis je la reveno de la mortintoj, dum unu tago, iliaj animoj revenis al al mondo de la vivuloj por kunesti siajn familianojn...

Oni kredas, do, ke ili, la animoj de la mortintoj, aperas ĉe la tombejoj, kaj ili ŝatas manĝi kaj trinki sian plej volataj aĵojn...

Do en multaj partoj de mia lando, oni tranoktis por atendi la reveno de la amaitaj anomoj....

Krom la vizitado al tombejoj, oni ofte metas 'altaron' por ili, kun fotoj, manĝaĵoj, trinkaĵoj, ludiloj (se por infanoj), sukeraj kranioj, kaj floroj....

jen pli da fotoj: ĉe flickr [1] [2]

2009/09/29

Viva Mexico!


Festejo 15 Septiembre
Cargado originalmente por el otro jubilo
aŭ "Longan Vivon Meksiko!

Tiu ĉi jaro ni festis la 199a datreveno de la eklukto pro esti sendependa (el Hispanio), kompreneble la venonta jaro oni esperas grandegan festaĵon!

Krom la kutima festo, ĉi-jare oni faris multimedian montraĵon sur la ŝtata palaco, tre simile al spektaklo por festi la 120a datreveno de la eiffel-a turo,

Jen kelkaj bildoj

2009/09/17

199jaroj antaû


Ciña ¡Oh Patria!
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Hieraŭ, kiel ĉiu 16a de septembro, por festi la datreveno de la eko de la milito por atingi sendependecon (el Hispanio), la meksika militistaro marŝis sur la plej gravaj stratoj de la ĉefurbo (kaj same sur la stratoj de la plejmulto de la urboj tutlande) .

Kompreneble estas tre interesa por infanoj kiu bonvole atendas unu aŭ du horoj por havi bonan lokon por rigardi la trairo de la soldatoj.

La analistoj je televido kaj radio diras ke tio estis montado de la povo de la prezidento, kiam lia vorto estis leĝo... kaj oni ne devus plu okazigi tian eventon..

Por mi estis ŝanco por foti

2009/09/01

Mi ja dancas kiel MoJo!


MiniThriller
Cargado originalmente por el otro jubilo
Pasintsabate, t.e. aŭgusto 29a 2009, en unu el la plej gravaj placoj de Meksikrubo, kuniĝis ĉirkaŭ 12.000 homoj por danci lau la kanto 'Thriller' [Driler] de Michael Jackson [Majkl Jakson]. Ili praktikis dum kelkaj tagoj por provi havi novan markon ĉe la mark-libro Guiness [gines].

Ŝajnas ke oni ne povis pagi la aviadl-bileton por la ulo de Guiness, por certigi ke la marko estis rompita, sed oni provis sendi al ilin pruvilojn por markigi la amas-dancado ĉe Meksikurbo...

Miaj Fotoj kaj pli kaj filmeto

2009/08/24

Akvo...


garza garcía
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Meksikurbo estis, iam, urbo ĉirkaŭita de akvo.. kiam la hispanoj alvenis, ili iompos tiom sekigis la lakon... kaj konstruis tie la urbo...

Nun, kompreneble oni devas porti akvon el aliaj loko... laŭ la registraro de la urbo.. tiu ĉi jaro pluvos tre malmulte (laŭ mi, motorciklisto, pluvas sufiĉe).. kaj akvo malsufiĉas meksikurbe....

krom tio , kio registraro postulas (mone) por la akvo estas tre mamlumte (mi po pagas 1 euron dumonate!).. do la homoj ne kutimas ŝpari akvon....

odoras kiel venontaj problemoj.....

2009/07/29

11% !


Unemployment
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
La meksika ŝtato anoncas ke nia ekonomio plimalgrandiĝos ĉirkaŭ 11%!

Estas fakto ke la disdonigo de riĉeco en Meksiko ne estas tute justa, kaj la plimalgrandigo de la ekonomio nur malbonigos tiun...

Meksko, ankaŭ nun, batalas kontraŭ la drogtrafikuloj... kaj suferis la malfamigo pri la gripo AH1N1.....

La estonteco ŝajnas fragila....

2009/06/23

10 Meksika Kongreso de Esperanto


Kongreso MEF
Cargado originalmente por el otro jubilo
Okazis en Meksikurbo, ĉe la Jura Fakultato de la Nacia Universitato, la 10a Meksika Kongreso de Espernato. Partoprenis ĝin 23 homoj el 4 landoj (Meksiko, Usono, Anglio kaj Kubo) aŭskultante prelegojn, kantante, manĝante, kaj ekskursante al folklora urbeto proksima al meksikurbo.

Meksikanoj pretigas por atendi unu el la plej proksimak UKoj ĉiam: la Havana Universala Kongreso.

Pli da fotoj

2009/05/29

Horaĵoj de Muzeoj


Abrumada
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Meksikurbo havas multegajn muzeojn, pri arto, pri historio, pri popola kulturo...

Plej multo el ili fermas lunde, do se vi planas viziti niajn muzeojn, certigu ke via plano evitu lundojn....

Jen listeto de plej gravaj:

Museo Nacional de las Culturas
Nacia Muzeo pri Kulturoj - Internaciaj Kulturoj - Arto/Historio
Ma ĝ Di


Museo de la Ciudad de México
Muzeo de Meksikurbo - Pri la urbo - Arto/Historio
Ma ĝ Di - 10h ĝ 18h

Museo Nacional de Arte
Nacia Muzeo pri Arto - Nacia Arto - Arto
Ma ĝ Di - 10.30h ĝ 17.30h

Museo de Artes Plásticas
Muzeo pri Plastikaj Artoj - Nacia Arto - Arto
Ma ĝ Di - 10h ĝ 18h

Museo Nacional de Historia
Nacia Muzeo pri Historio - Meksiko - Historio
Ma ĝ Di - 9h ĝ 16h

Museo Nacional de Antropología
Nacia Muzeo pri Antropologio - Pre-hispanaj Kulturoj - Historio/arto
Ma ĝ Di - 9h ĝ 19h

Museo de Arte Moderno
Muzeo pri Moderna Arto - Internacia - Arto
Ma ĝ Di - 10h ĝ 18h

Museo Rufino Tamayo
Muzeo Rufino Tamaĵo - Internacia - Arto
Ma ĝ Di - 10h ĝ 18h

Museo del Templo Mayor
Muzeo de la Ĉefa Templo - Nacia - Historio
Ma ĝ Di - 9h ĝ 17h

Museo Franz Mayer
Muzeo Franz Maĵer - Nacia Historiaj Artaĵoj - Historia/Arto
Ma ĝ Di - 10h ĝ 17h / Me - 10h ĝ 19h

Museo Frida Kahlo
Muzeo Frida Kahlo - pri la pentristino - Arto
Ma ĝ Di - 10h ĝ 17:45h

2009/05/16

Vizitinda Loko 4: Katedralo


Catedral (Digital)
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Estas unu el la du plej gravaj preĝejoj en Meksiko, tiu ĉi kaj la Guadalupe Virgulino Preĝejo...

La konstruado de la katedrado ekis ĉirkaŭ 1530, tio estas malpli ol 50 jaroj post la "malkovro" de Ameriko...

Kiel vi eble scias, Meksikurbo estas konstruita sur lako (legu plu tie ĉi) sekigita iom pos iom.. tial la grundo estas malbonkvalita...

Antaŭ cirkaŭ 20 jaroj la katedralo preskaŭ faliĝis, tial ke ĝi estas tiompeza, kaj la grundo tiom malbola. Inĝenieroj metis fortan manfaritan grundon sub la katedralo, kaj savis ĝin....

Krom, la katedralo estas sur la ĉefplaco de la urbo (kaj de la lando), kune al la prezidenta palaco, kaj la urbestra palaco..

Vizitu ĝin! (pli da fotoj)

2009/05/11

Meksik(i)o


en el astil
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
En mia lasta blogero Keith (Zooplah) demandis minkial mi uzas la formon Meksiko/Meksikurbo, anstataŭ la zamenhofan Meksikio/Meksiko (por la lando kaj la ĉefurbo)

La unua parto de la respondo estas ke la Akademio je 1974 (tio estas unu jaro antaŭ el mia naskiĝo :-P) oficialiĝis la duan formon: Meksiko/Meksikurbo kontraŭ la proponita de Zamenhoff je 1911

La kialo? estas plej simila a la internacia formo. Mi.. mi ne certas se estas vera kialo aŭ ne... sed mi ja havas opinion pri tio.

Mi opinias ke la loĝanto de iu lando debas senti sin identigita per la nomo en esperanto de sia lando.. tiel Hindujo ŝanĝis al Barato...

Verdire mi persone preferus Meĥiko (plej simila al meksika/hispana elparolo de la landnomo), sed Meksiko sufiâs al mi.

En preskaŭ ĉiu lingvo, la nomo de mia urbo estas la nomo de mia lando, plus la vorto por urbo... vidu ĉe Vikipedio

Kaj, kiel kurioza datumo, la nomo de la lando/urbo signifas an nahŭa/azteka lingvo, sub la umbiliko de la luno... :-P

2009/05/06

La fino de la 'pandemio'


tourist @ mexico city
Cargado originalmente por el otro jubilo
Laŭ ReVo:

pandemi/o:
Mondmalsano; epidemio, kiu vastiĝas al tuta terparto aŭ al la mondo

Meksikurbe, la ĉiutaga vivo normaliĝas iomete post iomete... post 5 tagoj sen laboro, mi jam labroas, kaj morgaŭ mi re-instruos...

Kion mi diros, estas nur mia opinio, ne bazita sur ion, krom mia (kaj nur mia) legado de la okazaĵoj...


Okazis (laŭ mi):

  • Malmultaj gehomoj malsaniĝis per la nova viruso
  • Oni identigis la viruson kiel nova
  • Oni misintegis aliajn malsanulojn pri normala gripo kaj neumonio kiel malsanoj pri la nova gripo
  • meksika registraro sentis danĝeron kaj agadis
  • aliaj landoj sciis pri la malĝustaj nombroj da malsanuloj kaj mortintoj
  • klariĝis la afero, pri la evra kialoj de la mortintoj kaj nombro da amlsanuloj
  • meksika registraro decidis ke estis malfrue por klarigi la afron, kaj ĝi ŝajnos kiel mensonganto.. do daŭrigis
  • post kelkaj tago, la ŝtato pretigis nin por la bona novaĵon: la gripo epidemio estas malkreskante
  • ene de la lando, mekska ŝtato esta snun oportuna kaj utila
  • ekstere de la lando, meksiko perdos turisman vojaĝadon

do.. estas nur gripo

2009/04/29

porkogripo


tourist @ mexico city
Cargado originalmente por el otro jubilo
kompreneble mi ne estas nek kuracisto, nek spertulo, do mi ne parolso pri 'teĥnikaj' aferoj

Mi loĝas ĉe la centro de la nova malsano: la porkogripo (bonvolu ne nomi ĝin meksika gripo!)... dum la lasta semajno (ekde la vendredo 24a de aprilo de 2009) la ĉiutaga vivo estas ŝanĝata..

Krom mia laboro kiel meĥanika inĝeniero, mi instruas en universitato.

la unua aĵo kin mi aŭdis pri la nova grupo estis ke tiu vendredo oni ĉesi ĉian istruado, ekde bazlernejoj ĝis universitato, en Meksikurbo.

Dimanĉe (mi estas tre ŝatanto de kino) oni fermigis la kinejojn kaj muzeojn, oni plidaŭrigis la ĉesadon de instruado.... kaj marde (hieraŭ) oni petis al restoracioj nur vendi manĝaĵoj por preni (kaj ne por manĝi tie)...

kelkaj amikoj laboras nun el sia hejmo...

sed hodiaŭ la Monda Asocio pri Sano (OMS/WHO) diris ke nur 7 malsanulojn en meksiko mortigis la nova malsano...

ĉu paroli pri fermado de landlimoj estas ĝusta? ĉu ĉesi labori? ĉu...?

2009/04/23

orelo kun orelringo


Luna Lunera
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Mi ne scias se en la tuta mondo estis videbla tiel.. sed en meksikurbo, hieraŭ, la 22a de aprilo de 2009, la preskaŭ nula luno apreis tre proksime al.... ho.. mi ne scias se estas jupitero aŭ venuso...

Tiu ĉi foto estis fotita je la 6:30 matene (meksikurba tempo), tio estas 11.30 UKT...

ĉu en via urbo estis videbla?

2009/04/13

Trafikcirklo


Due South
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Trafikcirkloj [es: glorietas, en: roundabouts] mankas al Meksikurbo.

Foto montras loko kie antaŭ 30 jaroj estis trafikcirklo, en la kruco de 3 gravaj stratoj en Meksikurbo. Nun, estas nur semaforo, kiu kompreneble haltigas la aŭtoj...

mi demandas al mi mem kial en Meksikurbo ne plu estas trafikcirkoj en gravaj lokoj?

La unua respondo kiu alvenas al mia menso, estas ke ni, meksikurbanoj, ĉefe kiam en aŭto, ne respektas la kunstratanoj, do alveni al trafikcirklo, nerespektante la aliajn, estos vera katastrofo...

sed kio alevnas unue? respekto aŭ trafikcirkloj? eble ni ne respektas tial ke ni ne bezonas respekti....

dum keklaj monatoj mi loĝis en alia urbo (en Meksiko ankaŭ).. tie estis cirkloj... kaj bone funkciis.... kial ne en Meksikurbo?

2009/04/03

Printempa Nokto


Bello Bellas Artes
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Ekde antaŭ 6 jaroj, la estraro de Meksikurbo, okazigas sur-stratan festivalon, je la malantaŭa sabato al la komenco de la printempo, nomigita "Printempa Nokto"

Dum la festivalo kelkaj stratoj d ela urbo centro estas fermitaj al aŭtoj, kaj muzikistoj, teatristoj, dancistoj spektigas marŝantojn.

Neniel rilatal al printempo, krom la dato, sed estas bonega ebleco por ĝui la urbon malsame, piede, arte, nokte, kiel kutime oni ne faras tion...

Jen fotoj miaj kaj de aliaj

2009/03/24

Ruĝa drako.



Ruĝa drako serĉante kion manĝi, trovios kion ŝajnas kiel kaptoton, sed ĝi estas gardita de blanka magio. La koro de la drako estas eksterigita de ĝia korpo. Ventoj el ĉiuj flankoj de la mondo, huraganiĝas, malfermante prodon ebligante la eniron de verda estaĵo, volonte doni vivon. El la rompigita koro, bambuo kreskiĝas, kaj post 9 jaroj, ruĝa drako revivas.

Farita kun ludopecoj de Maĝango

2009/03/19

Anstataŭ Metroo


Carril Exclusivo
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Multaj urboj (almenaŭ en latinameriko) uzas ian aŭtobuson kiu havas ekskluzivan koridoron .. kial?

La ĉefa kialo estas mono. malmultekosta metroo kostas pli ol po €40.000.000 kilometre.. tio, por malriĉaj landoj , estas multe...

Tia ĉi aŭtobuso en Meksikurbo estas nomata "Metrobus", tial ke sia vojo estas (pli-malpli) sendependa de la trafiko de aŭtoj en la sama strato.

La oficiala nomo de tiaj busoj estas "Rapid-Voja Aŭtobuso", kaj laŭ vikipedio estas en tiuj ĉi urboj.

En Meksikurbo ĝi havas nun 3 jaroj, kaj 2 linioj kun 81 statcidomoj... (jen mapo kaj pli fotoj)

Ĝi postulas aĉetadon de kardon (bedaŭrinde malsama ol metroo) kaj ĉiu vojaĝo kostas € 0,25 (doubla ol metroo!)

2009/03/06

Revolucia Monumento


unu trione
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Meksikurbe estas la monumento por rememori la Meksika Revolucio.

Je 1910, post 30 jaroj de la sama prezidento (kiu estas, verdire, ekstrem-dekstrulo) laboristoj kaj kampistoj (almenaŭ tio diras oficiala historio) batalis por remeti demokracion en Meksiko kaj gajnon de plej bonaj labor-kondiĉoj.

Iomete antaŭ la ekbatalo la tiama multjara prezidento, Profirio Diaz, ekkonstruis novan kongresejon... la batalo alvenis, kaj la kosntruado ĉesis... jaroj poste la meza parto de la ekkontruaĵo estis kondiĉigita al rememoriga monumento, pri la revolucio, kiu venkis la prezidanton.

Sub tiu monumento estas (nun) la muzeo (ankaŭ) pri la revolucio....

Jen pli fotoj: miaj kaj de aliaj

2009/02/26

Bicikloj surstrate...


cicloton febrero
Cargado originalmente por el otro jubilo
Unofoje monate, precize la lasta dimanĉo de la monato, kelkaj stratoj de la urbo estas fermitaj al aŭtoj, por ke biciklistoj libere kaj sekure uzos ilin.

Meksikurbo ne estas afabla urbo al biciklistoj... ekzemple nur dimanĉe oni povas eniri metroon kun bicikloj... mamlmultas la biciklingoj ekster publikaj lokoj, ne estas strateroj por bicikloj, ktp, ktp.

La nuna urba estraro provas kreskigi la uzadon de la pied-forta du-rada transportilo.. kaj fermi la stratojn unufoje monate estas koplodo de tio...

[Jen pli fotoj]

Kaj mi, uzante T-ĉemizon esperantan :)

2009/02/13

Vizitinda Loko 3: Taxco


Once Again
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Taxco (elparolara [tasko]) estas antaŭa mina urbo, inter la konata plaĝurbo Acapulco [Akapulko] kaj Cuernavaca [Kuernavaka] ..

Aŭte, aŭ aŭtobuse, Taxco foras maksimume 3 horoj de Meksikurbo, kaj certe povas esti vizitita en unu tago aŭ du.

Nun ne estas multaj da minoj ankoraŭ malfermaj, sed certe estas loko de multegaj laboristoj pri arĝento. Taxco estas bonega loko pro aĉeti arĝentajnmanfaraĵojn. Krom tio, la urbeto estas tradicia. Ĝi restas en malgrandega (vere vere vere eta!) valo, do , la urbo estas tute sur la monto..

Tio donas a la urbon iu trespecialan gustumon...

jen pli fotoj

2009/01/30

Meksikurbaj Sezonoj


red heart
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Tial ke Meksikurbo ne estas tiom norda, (nur 20° norde, Novjorko: 40°, Londono 43°) la sezonoj estas multi malpli malsamaj... fakte oni povas pensi que ni havas nur du...

Seka kaj Malseka..

Vintro, kaj parto de aŭtomo kaj printempo) estas ne tiom malvarma (neniam malpli ol 0°C), kaj tute seka. La urbanoj ĝuas klarajn bluajn tagojn, kutime 20°C tagmeze kaj sennuban ĉielon.

Somere (kaj parto de printempo kaj aŭtomo), preskaŭ ĉiutage pluvas vespere, certe varmas (inter 20°C kaj 35°C) tagmeze.. kaj la ĉielo ne bluas...La urb sufiĉe bone funkcias, sed estas tue malpli agrabla ol vintro...

Samkiale (la ne tiom nordeco de la urbo), la lumo dum la tago ne ŝanĝas multe (sunsubiro je la 18a vintre, je la 20a somere)... do se mi esos vi, mi vizitus la urbon vintre

2009/01/22

Ĉina Jaro


Rosa Mexicano
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Kiel en multaj urboj, meksikurbe ono festas la komencon de la nova ĉina jaro...

La ĉina najbaraĵo en meksikurbo estas tre malgranda, ne pli granda ol unu bloko, sed la ĉindevenaj loĝantoj estas multe pli (nur, ne loĝas apude kiel en aliaj urbegoj)

Do, festo por ricevi la novan jaron (ĉi jare, la jaro de la gruntbovo) okazos sabate kaj dimanĉe en la plej bela strato de meksikurbo: Avenida de la Reforma. Pri kiu mi parolos pli sekavntfoje

2009/01/08

Orientaj Saĝuloj


ojiazul
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Same kiel en multaj landoj, meksike (kaj kompreneble meksikurbe) kutime la Tri Orientaj Saĝuloj (aŭ Reĝoj, aŭ Moŝtoj) vizitas la urbon, donacante ludilojn al la infanoj...

Tial ke Meksiko estas plejmulte (80%) katolika lando, kutimoj estas katolikaj...

Rememorante la biblio, kies teksto rakontas donacaĵojn donitaj a Jesuo, meksikaj infanoj faras petoliston, kaj sendas ĝin ĉielen per palono.. aŭ lasas en ŝuo por esti prenita per magio de la saĝuloj...

Bedaŭrinde, tiu dato (la 6a de janŭaro) ankaŭ signifas la finon de la ferioj.....

bonvenon al 2009!