Mostrando entradas con la etiqueta historio. Mostrar todas las entradas
Mostrando entradas con la etiqueta historio. Mostrar todas las entradas

2008/10/01

2a de oktobro...

Kiel en multaj lokoj... 1968 estis politika juna protesta jaro... ankaŭ en Meksi(urb)o...

Je la 12a de oktobro de 1968, la olimpikaj ludos okazis meksikurbe... kelkaj monatj antaŭ okazis jena rakonto...

kvar monatoj antaŭ, du grupetoj de du mezlernejoj, unua de Nacia Universitato, dua de Nacia Teĥnika Instituto (nur hispane/angle) batalis pri ui sengrava kialo.. venis polico, kaj ne nur forkaptis la batralantojn, sed ankaŭ senkulpajn studentojn...

Pos tia okazaĵo, studentoj demandis al estraranoj pri la libereco de la senkulpaj studentoj.. la aŭtoritato, zorgante pri la bildo de la olimpika urbo, respondis sendante pli policiistojn...

Studentoj, kaj kelkaj grupoj de laboristoj, malfeliĉiĝis pro tia respondo... pos kelkaj tagoj, la studentoj ĉesis klasojn ĉe ambaŭ (gravaj) univesitatoj, kaj la prezidento respondis pli forte.. sendante la militistojn por kontroli la manifestacion (bildo)...

Post kelkaj tagoj... dua duono da septembro, la militistoj eniris ambaŭ universitatoj... la registraro volis fini la "problemon" antaŭ la alvenoj de la ĵurnalistoj pro la olimpikaj ludoj...

post unu semajno .. la studentoj kaj instruistoj volis que la militistoj eliros la universitatojn.. do ili planis manifestacion, elirante la plaza de las tres culturas (tri kulturoj placo) (angle kaj hispane) al unu el la universitatoj...

La estraro, volante finis la aferon, embuskis la manifestaciantojn..

Kaj la pafiloj pafis...
kaj pafis...
kaj pafis...

Oni ne vere scias kiom da studentoj, instruistoj kaj laboristoj mortis... la oficiala cifero estas 29, multaj diris pli ol 300.... mi ne scias...

sed certe scias ke eĉ unu estas multa....

Ili nur volis ke senkulpajn studentojn liberigis la policio...

2008/09/23

Mekskurbo kaj la tertremoj



Meksikurbo estis, laŭ la legendo, kie la aztekoj trovis aglon, manĝante serpenton, starante sur kato....

La la legendo, la aztekoj trovis tion en isleto de la lako de Teŝkoko... Ili ekkonstruis la urbo en tiu insuleto... poste la popolo kreskiĝis kaj la insuleto malsufiĉis.... kion fari?

Ili inventis Ĉinanpojn. Ĉinampo estas manfarita insulo, tial ke la lako ne estis tiom profunda, ili metis bastonojn kiuj restis sur la rocko, kaj sufiĉaj altaj por atingi la surfaco de la lako, tie, en la supraj partoj de bastonoj, ili faris ajn surfacan reton, kaj metis teron .. do ĉinanmpo estas flotanta manfarita insulo. (jen bildo)

La urbo kreskiĝis, kaj ne nur nutraĵoj estis sur ĉinampoj, ser poste ankaŭ domojn, ktp...

Kiam la hispanoj alvenis amerikon, ili detruis aztekan urbon, kaj konstruis super ĝi la novan urbon...

Nun la tero sub la urbo ne estas vera roko, sed ia koto....

Do, kiam la tero tremas sub meksikurbo, la malbona kvalito de la tero, pligrandigas la rezulton de la tertremo, tiel, je 1985, la centro de la terura tertremo je la 19a de septembro estis pli proksima al Akapulco (sur la suda marbordo de Meksiko) sed kiam la ondojn alvenis meksikurbon, la koto pligrandigas la efekton, tiel la ĉiumaniere grandega tertremo, pligrandigis...

Bonŝance tertremoj okazas nur malofte...

Pli en la vikipedio, miltulingve

La foto? En Soĉimilko, sude de Meksikurbo kie oni ankoraŭ havas ĉinanmpojn.