Mostrando entradas con la etiqueta tradicio. Mostrar todas las entradas
Mostrando entradas con la etiqueta tradicio. Mostrar todas las entradas

2009/01/22

Ĉina Jaro


Rosa Mexicano
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Kiel en multaj urboj, meksikurbe ono festas la komencon de la nova ĉina jaro...

La ĉina najbaraĵo en meksikurbo estas tre malgranda, ne pli granda ol unu bloko, sed la ĉindevenaj loĝantoj estas multe pli (nur, ne loĝas apude kiel en aliaj urbegoj)

Do, festo por ricevi la novan jaron (ĉi jare, la jaro de la gruntbovo) okazos sabate kaj dimanĉe en la plej bela strato de meksikurbo: Avenida de la Reforma. Pri kiu mi parolos pli sekavntfoje

2009/01/08

Orientaj Saĝuloj


ojiazul
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Same kiel en multaj landoj, meksike (kaj kompreneble meksikurbe) kutime la Tri Orientaj Saĝuloj (aŭ Reĝoj, aŭ Moŝtoj) vizitas la urbon, donacante ludilojn al la infanoj...

Tial ke Meksiko estas plejmulte (80%) katolika lando, kutimoj estas katolikaj...

Rememorante la biblio, kies teksto rakontas donacaĵojn donitaj a Jesuo, meksikaj infanoj faras petoliston, kaj sendas ĝin ĉielen per palono.. aŭ lasas en ŝuo por esti prenita per magio de la saĝuloj...

Bedaŭrinde, tiu dato (la 6a de janŭaro) ankaŭ signifas la finon de la ferioj.....

bonvenon al 2009!

2008/11/03

tago de la mortintoj


asústame panteón
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
En Meksiko (ne nur en Meksikurbo) je la 2a de novembro oni festas (ja, festas!) la tago de la mortintoj..

Dum la matenego de la 2a de novembro, la mortintoj revenas al la mondo de la vivoj, kaj ne pro ĝeni nin, sed por komuniki kaj kunesti...

En multaj tombejoj oni iras nokte por porti manĝaĵojn por la mortintoj, kaj atendi ilia alveno....

Ankaŭ oni metas hejme "oferaĵon" por la mortintoj.. ĉefe siaj preferitaj aĵoj... por ke ili revenos kontente....

jen pli fotoj...

2008/10/21

Papantla Flugantoj


Eĉ estas origine el la provinco Veracruz, en Meksikurbo eblas vidi la spektaklon pri "Los Voladores de Papantla" [Papantla Flugantoj]

Proksime al la Nacia Muzeo pri Antropologio estas la jena (vidu bildon) stangegon, el kie la flugatoj flugas planken....

Kompreneble estas multegaj teorioj pri la signifo de la dancado.. kaj preskaŭ ĉiu rilatas al religio...

Krom la religia kaj antropologia signifo, la evento mem estas vidinda... montras kiel, kun simplaj teknologio, oni povas flugi, danci kiel birdo, kaj komrpeni la naturon.

Semajnfine estas facile trovi ilin.. kaj doni al ili moneron....

Jen mapo