2008/12/09

Monarĥa Papilo


Calentamiento
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Estas pli-malpli konata afero que monarĥaj papiloj (Danaus plexippus) estas migrantaj papiloj, ku loĝas somere ĉe Kanado, kaj sudiras Meksikon dum vintro...

La plejmulto de la papiloj alvenas la sudan meksikan provincon Michoacan [Miĉoakan].. sed ero de la papilaro alveas sufiĉe proksime al Meksikurbo por veturi kaj reveni je la sama tago.

Proksimume 100 km okcidente je la urbo.. estas urbeto Valle de Bravo [Vaĵe de Bravo] kie kontraŭ €3.5 oni rajtas supreniri monteton kaj alveni arbaro kie la papiloj loĝas dum vintro...

Laŭ la konuloj ili estas tie ekde novembro, ĝis marto... kvankam estas malpli ol en Michoacan, certe estas pli atingebla ĉe valle de Bravo.

Pli fotoj ĉe mia Flickr kaj ĝusta loko ĉe google mapoj

2008/12/04

Kiom malnova estas la urbo?


Vertigo
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Meksikurbo estis fondita de aztekoj je iu jaro ĉirkaŭ 1300... poste je 1500 la hispanoj alvenis kaj superkontruis novan urbon...

Do mia urbo estas ĉirkaŭ 700 jaraĝa.... Kompreneble estas malfacile trovi konstuaĵojn el tiuj jaroj.. sed certe en la urbocentro oni ja trovas 500-jaraĝajn preĝejojn, kaj ajn kosntruaĵojn.

Malsame al multaj usonaj urboj, en meksikurbo oni ne ofte detruas konstruaĵon por ekkonstrui novan.

Malsame al keklaj eŭropaj urboj, la urbo centro, tamen plejmulte malnova, ne estas tute klasika.. sed pli-malpli miksaĵo de niovaj kaj malnovaj kosntruaĵojn...

do, en meksikurbo oni povas tovi 700-jaraĝan piramido, 100 metroj for de 500-jaraĝa preĝejo...100 metroj for de 200-jaraĝa ministrejo... 100 metroj for de 20-jaraĝa nubskrapulo....