2008/11/14

Monda heredaĵo de Unesko


Biblioteca
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Je 1960, la Egipta registraro ekkonstruis iun digon, ke enhazardigis la priamidoj de Abu Simbel... la UNESKO kunigis monon por helpi Egiptio movi la piramidoj al alta lokokaj savi ilin....

Kelkaj jaroj poste Unesko kreis la 'Monda Heredaĵo' koncepton.. por helpi, sugesti kaj perforti la ŝtatojn zorgi pri kulturajn kaj naturajn lokojn, kiu devas esti heredotaj al novaj generacio de homoj...

Meksiko, la lando havas 29 lokoj nomigitaj Heredaĵoj... tri, el ili, estas ĉe meksikurbo...

La plej nova estas la Nacia Universitato...ĝia tereno fakte...

Oni konstruis ĝin je 1954... La unesko konsideris ke ĝi estas montraĵo de la modernismo de la 20a jarcento....

ĉu vi samopinias (vidu fotojn)?

2008/11/07

Vizitinda Loko 2: Tlatelolko (Tlatelolco)


Tres Culturas
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Je 1964 la Meksika registraro konstruis la domaro Nonoalco-Tlatelolco [Nonoalko-Tlatelolko] kun pli-mapli 15,000 apartamentoj...

En tiu loko estis urbeto, kie estis la merkato de la azteka urbego Tenoĉnitlan.

Kiam la hispanoj alvenis amerikon, ili masmortigis tatlelonkanojn... kaj duondetruis ilian urbon. Kaj konstruis sur ĝi preĝejon....

400 jaroj poste oni konstruis la novan konstruaĵojn... do.. en la sama lojo estas konstrueroj de la tri plej gravaj epokoj de meksiko, aztekoj, hispanoj, kaj moderma meksiko.

Tial, la plco estas nomita "Tru Kulturoj Placo"....

vizitinda....

pli fotoj kaj mapo

2008/11/03

tago de la mortintoj


asústame panteón
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
En Meksiko (ne nur en Meksikurbo) je la 2a de novembro oni festas (ja, festas!) la tago de la mortintoj..

Dum la matenego de la 2a de novembro, la mortintoj revenas al la mondo de la vivoj, kaj ne pro ĝeni nin, sed por komuniki kaj kunesti...

En multaj tombejoj oni iras nokte por porti manĝaĵojn por la mortintoj, kaj atendi ilia alveno....

Ankaŭ oni metas hejme "oferaĵon" por la mortintoj.. ĉefe siaj preferitaj aĵoj... por ke ili revenos kontente....

jen pli fotoj...

2008/10/21

Papantla Flugantoj


Eĉ estas origine el la provinco Veracruz, en Meksikurbo eblas vidi la spektaklon pri "Los Voladores de Papantla" [Papantla Flugantoj]

Proksime al la Nacia Muzeo pri Antropologio estas la jena (vidu bildon) stangegon, el kie la flugatoj flugas planken....

Kompreneble estas multegaj teorioj pri la signifo de la dancado.. kaj preskaŭ ĉiu rilatas al religio...

Krom la religia kaj antropologia signifo, la evento mem estas vidinda... montras kiel, kun simplaj teknologio, oni povas flugi, danci kiel birdo, kaj komrpeni la naturon.

Semajnfine estas facile trovi ilin.. kaj doni al ili moneron....

Jen mapo

2008/10/15

Stratoj kaj Aŭtovojoj

Meksikurbo estas malfacila por veturi (aŭte)... Bonŝance por vizitantoj metroo sukcese irigos ilin al preskaŭ ĉiu vizitinda loko...

Dum multaj jaroj la urbo ne havis propan registraron... do la nacia ŝtato zorgis pri ĝi.. (pli poste mi klarigos pli ri tio ĉi) ... do dum multaj jaroj federacio konstruis stratojn kaj aŭtovojojn urbe...

La lasta fojo kiam la federacio faris tion estis dum la jaroj 1980j... ekde tiam ĝis la 2000 (kiam la urbo ekhavis propan registraron).. preskaŭ neniu vojo estis konstruita....

La nuna registraro multe zorgis pri tio.. do la urbo renaskiĝas.. sed ankoraŭ, veturi ĉe ĝi estas freneza....

venu.. kaj zu metroon

(googla mapo pri la urbo)

2008/10/07

Vizitinda Loko 1: Latinamerika Turo (Torre Latino)

Grava vizitinda loko por vizitantoj al Meksikurboe stas sendube Latinamerika Turo (Torre latino/Torre Latinoamericana)

La turo estis la plej alta konstruaĵo ĉe la urbo dum multaj jaroj, sed ja ankoraŭ estas la plej alta konstruaĵo al kiu oni povas eniri kaj havas taŭgan videaĵejon...

La turo estas 45-etaĝa alta, kaj estas ĉe la urbo centro, tial oni povas (dum klaraj tagoj) mezuri la gradegecon de la urbo (memoru ke loĝas 20 milionoj ĉe la tuta urbo kaj ĉirkaŭurbo).

Oni konstruis la turon je 1952 (kaj estis la plej alta en la urbo ĝis 1972) estas ĉefe konstruaĵo por oficejoj, sed je la supra etaĝo havas vidaĵejon... (la foto de la blogero, fotita tie)

La plej belaj tagoj en la urbo, estas kutime vintraj, ekde novembro ĝis gfebruaro oni havas ventajn, sen-pluvajn, klarajn tagon, kaj indas supreniri... kontraŭ pago de 15 aŭ 20 eŭroj.

Dirindas ke la turo estas bonega konstruaĵo por tertremoj, fakte ricevis premiojn pro sukcese kaj bone travivis la 1957a kaj 1985a tertremoj

Tre proksima metrostacio faciligas la viziton. Venu!

360° vidaĵo el la turo

2008/10/01

2a de oktobro...

Kiel en multaj lokoj... 1968 estis politika juna protesta jaro... ankaŭ en Meksi(urb)o...

Je la 12a de oktobro de 1968, la olimpikaj ludos okazis meksikurbe... kelkaj monatj antaŭ okazis jena rakonto...

kvar monatoj antaŭ, du grupetoj de du mezlernejoj, unua de Nacia Universitato, dua de Nacia Teĥnika Instituto (nur hispane/angle) batalis pri ui sengrava kialo.. venis polico, kaj ne nur forkaptis la batralantojn, sed ankaŭ senkulpajn studentojn...

Pos tia okazaĵo, studentoj demandis al estraranoj pri la libereco de la senkulpaj studentoj.. la aŭtoritato, zorgante pri la bildo de la olimpika urbo, respondis sendante pli policiistojn...

Studentoj, kaj kelkaj grupoj de laboristoj, malfeliĉiĝis pro tia respondo... pos kelkaj tagoj, la studentoj ĉesis klasojn ĉe ambaŭ (gravaj) univesitatoj, kaj la prezidento respondis pli forte.. sendante la militistojn por kontroli la manifestacion (bildo)...

Post kelkaj tagoj... dua duono da septembro, la militistoj eniris ambaŭ universitatoj... la registraro volis fini la "problemon" antaŭ la alvenoj de la ĵurnalistoj pro la olimpikaj ludoj...

post unu semajno .. la studentoj kaj instruistoj volis que la militistoj eliros la universitatojn.. do ili planis manifestacion, elirante la plaza de las tres culturas (tri kulturoj placo) (angle kaj hispane) al unu el la universitatoj...

La estraro, volante finis la aferon, embuskis la manifestaciantojn..

Kaj la pafiloj pafis...
kaj pafis...
kaj pafis...

Oni ne vere scias kiom da studentoj, instruistoj kaj laboristoj mortis... la oficiala cifero estas 29, multaj diris pli ol 300.... mi ne scias...

sed certe scias ke eĉ unu estas multa....

Ili nur volis ke senkulpajn studentojn liberigis la policio...