2009/01/30

Meksikurbaj Sezonoj


red heart
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Tial ke Meksikurbo ne estas tiom norda, (nur 20° norde, Novjorko: 40°, Londono 43°) la sezonoj estas multi malpli malsamaj... fakte oni povas pensi que ni havas nur du...

Seka kaj Malseka..

Vintro, kaj parto de aŭtomo kaj printempo) estas ne tiom malvarma (neniam malpli ol 0°C), kaj tute seka. La urbanoj ĝuas klarajn bluajn tagojn, kutime 20°C tagmeze kaj sennuban ĉielon.

Somere (kaj parto de printempo kaj aŭtomo), preskaŭ ĉiutage pluvas vespere, certe varmas (inter 20°C kaj 35°C) tagmeze.. kaj la ĉielo ne bluas...La urb sufiĉe bone funkcias, sed estas tue malpli agrabla ol vintro...

Samkiale (la ne tiom nordeco de la urbo), la lumo dum la tago ne ŝanĝas multe (sunsubiro je la 18a vintre, je la 20a somere)... do se mi esos vi, mi vizitus la urbon vintre

2009/01/22

Ĉina Jaro


Rosa Mexicano
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Kiel en multaj urboj, meksikurbe ono festas la komencon de la nova ĉina jaro...

La ĉina najbaraĵo en meksikurbo estas tre malgranda, ne pli granda ol unu bloko, sed la ĉindevenaj loĝantoj estas multe pli (nur, ne loĝas apude kiel en aliaj urbegoj)

Do, festo por ricevi la novan jaron (ĉi jare, la jaro de la gruntbovo) okazos sabate kaj dimanĉe en la plej bela strato de meksikurbo: Avenida de la Reforma. Pri kiu mi parolos pli sekavntfoje

2009/01/08

Orientaj Saĝuloj


ojiazul
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Same kiel en multaj landoj, meksike (kaj kompreneble meksikurbe) kutime la Tri Orientaj Saĝuloj (aŭ Reĝoj, aŭ Moŝtoj) vizitas la urbon, donacante ludilojn al la infanoj...

Tial ke Meksiko estas plejmulte (80%) katolika lando, kutimoj estas katolikaj...

Rememorante la biblio, kies teksto rakontas donacaĵojn donitaj a Jesuo, meksikaj infanoj faras petoliston, kaj sendas ĝin ĉielen per palono.. aŭ lasas en ŝuo por esti prenita per magio de la saĝuloj...

Bedaŭrinde, tiu dato (la 6a de janŭaro) ankaŭ signifas la finon de la ferioj.....

bonvenon al 2009!

2008/12/09

Monarĥa Papilo


Calentamiento
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Estas pli-malpli konata afero que monarĥaj papiloj (Danaus plexippus) estas migrantaj papiloj, ku loĝas somere ĉe Kanado, kaj sudiras Meksikon dum vintro...

La plejmulto de la papiloj alvenas la sudan meksikan provincon Michoacan [Miĉoakan].. sed ero de la papilaro alveas sufiĉe proksime al Meksikurbo por veturi kaj reveni je la sama tago.

Proksimume 100 km okcidente je la urbo.. estas urbeto Valle de Bravo [Vaĵe de Bravo] kie kontraŭ €3.5 oni rajtas supreniri monteton kaj alveni arbaro kie la papiloj loĝas dum vintro...

Laŭ la konuloj ili estas tie ekde novembro, ĝis marto... kvankam estas malpli ol en Michoacan, certe estas pli atingebla ĉe valle de Bravo.

Pli fotoj ĉe mia Flickr kaj ĝusta loko ĉe google mapoj

2008/12/04

Kiom malnova estas la urbo?


Vertigo
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Meksikurbo estis fondita de aztekoj je iu jaro ĉirkaŭ 1300... poste je 1500 la hispanoj alvenis kaj superkontruis novan urbon...

Do mia urbo estas ĉirkaŭ 700 jaraĝa.... Kompreneble estas malfacile trovi konstuaĵojn el tiuj jaroj.. sed certe en la urbocentro oni ja trovas 500-jaraĝajn preĝejojn, kaj ajn kosntruaĵojn.

Malsame al multaj usonaj urboj, en meksikurbo oni ne ofte detruas konstruaĵon por ekkonstrui novan.

Malsame al keklaj eŭropaj urboj, la urbo centro, tamen plejmulte malnova, ne estas tute klasika.. sed pli-malpli miksaĵo de niovaj kaj malnovaj kosntruaĵojn...

do, en meksikurbo oni povas tovi 700-jaraĝan piramido, 100 metroj for de 500-jaraĝa preĝejo...100 metroj for de 200-jaraĝa ministrejo... 100 metroj for de 20-jaraĝa nubskrapulo....

2008/11/25

RedBull FlugTag


Si tuvieramos alas...
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Antaŭ kelkaj tagoj RedBull (trinkaĵ-firmao) okazigis meksikurbe sian "FlugTag" (germane, preskaŭ esperante)....

Oni devas konstrui flugmaŝinon, kaj laŭvice ĵeti ĝin (kaj piloton) de 8-metra plataformo... la ĉelo? esti kiun pli flugos, kaj amuzi la amaso de vidantoj...

Meksikurbe tio okazis ĉe la olimpika (1968) remejo... Partoprenis ĉirkaŭ 30 teamoj.. unu el tiu, de la lernejo kie mi instruas.. (kaj fakte lernantino pertoprenis la teamon).

jen bildo .. kaj se vi klajas kvazaŭ-video de la flugo de tiu maŝino....

2008/11/19

Amikeca Vojo


Estación #13
Cargado originalmente por ·júbilo·haku·
Je 1968 la Olimpikaj Ludoj okazis ĉe Meksikurbo. Tiam la urbo estis multe pli malgranda ... 2 aŭ3 olimpikaj lokoj estis sude en la urbo.. kie nenio estis tiam....

Oni konstruis aŭtovojon por atingi tiujn lokojn.. la aŭtovojo, nun ĉirkaŭata de urbo, estis malplena... oni pensis pri akompani la vojo per grandegaj skulptaĵoj... 19 estis konstruitaj.. far malsamaj artistoj de malsamaj landoj...

40 jaroj poste... mi fotos ilin, kelkaj estas zorgataj de firmaoj, kelkaj ne... jen la resulto....

Ruta de la Amistad

kaj mapo pri kie ili restas/staras